La incizivo (aŭ sinonime: tranĉodento; latine dentes incisivi) estas dento de mamuloj kiu servas por kapti kaj tranĉi la nutraĵon.
La incizivoj
Incizivo kun malfermitaj dentoradikoj karakterizas la ordon de ronĝuloj, leporuloj kaj rostruloj (elefanta dentego). Tio signifas, ke la incizivoj de tiuj bestoj kreskas daŭre dum la tuta vivo.
La homaj tranĉodentoj havas ĉizilformon, la antaŭa parto estas konveksa. La incizivoj de la supra makzelo estas pli grandaj ol tiu de la suba. La homo havas incizivon en la supra/suba makzelo en la dekstra-maldekstra flanko 2-2.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Incizivo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.