Abū Bakr Muhammad Ibn 'Alī Ibn al-'Arabi (arabe أبو بكر محمد بن علي ابن عربي الحطمي) (naskiĝis en Murcio, la 28-an de julio 1165 – mortis en Damasko, la 16-an de novembro 1240) pli konata kiel Ibn Arabi, Abenarabi kaj Ben Arabi estis sufia mistikulo, filozofo, poeto, vojaĝanto kaj islama saĝulo el Al-Andalus.
Liaj gravaj kontribuoj en diversaj fakoj de la islamaj sciencoj donis al li la surnomon Viviganto de la Religio kaj La Plej Doktoro. Probable li estis la plej influa en la historio de islama mistikismo.
Ibn Arabi | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
محي الدين ابن عربي | ||
Naskiĝo | 28-an de julio 1165 en Murcio | |
Morto | 16-an de novembro 1240 (75-jaraĝa) en Damasko, Abasida Kaliflando | |
Religio | islamo • sunaismo • sufiismo vd | |
Lingvoj | araba vd | |
Ŝtataneco | Al-Andalus • Almohadoj vd | |
Profesio | ||
Alia nomo | Ibn 'Arabi, Sheikh Akbar vd | |
Okupo | filozofo • poeto • verkisto vd | |
Laborkampo | sufiismo vd | |
Verkado | ||
Verkoj | The Ringstones of Wisdom ❦ The Meccan Revelations ❦ The Interpreter of Desires vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Li estis konsiderata kiel Muĝadido (plinoviganto) de la 7-a jarcento de la Islama kalendaro.
Ibn Arabi restis nekonata en Okcidento ĝis la 19-a jarcento. Nur studoj de Henry Corbin (1958) kaj Toshihiko Izutsu (1966) kaŭzis, ke oni lin agnoskis ĉiuflanka kaj tre originala pensisto, kiu enportis al filozofio grandan kontribuon.
Fontoj
Prilaboraĵoj
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Ibn Arabi, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.