Sportista teamo de Honduro en la Olimpikoj ekde la jaro 1968 ĝis inkluzive la olimpiko de 2020, pro la kronvirusa pandemio prokrastita al somero 2021, partoprenis en ĉiuj someraj eldonoj de la sporta evento krom en tiuj de 1972 kaj 1980.
En vintraj olimpikoj ĝis nun nur en 1992 estis unusola hondura partoprenanto.
La teamo ĝis la stato de somero 2022 ankoraŭ neniam atingis olimpikan medalon.
Plej bona rezulto de la teamo estis 4-a rango en la turniro pri futbalo en la somera Olimpiko 2016, kie la hondura teamo malvenkis en la matĉo pri la bronza medalo kontraŭ la teamo de Niĝerio en la Olimpikoj.
Kunordigas la teamon la Hondura Olimpika Komitato.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Honduro en la Olimpikoj, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.