Hispanio kaj en latino Hispania estis la romia nomo por la Iberia Duoninsulo.
Dum la Respubliko, Hispania estis dividita en du provincoj: Hispania Citerior kaj Hispania Ulterior. Dum la Princolando, Hispania Ulterior estis dividita en du novaj provincoj, nome Baetica kaj Lusitania, dum Hispania Citerior estis renomita Tarraconensis. Sekve, dum la Romia Imperio la okcidenta parto de Tarraconensis estis disigita, unue kiel Hispania Nova (Nova Hispanio), poste renomita Callaecia (aŭ Gallaecia, poste moderna Galegio). El la Tetrarkio de Diokleciano (284 p.K.) antaŭen, la sudo de la restanta Tarraconensis estis denove disigita kiel Carthaginensis, kaj probable poste ankaŭ al la Balearaj Insuloj kaj ĉiuj el la rezultaj provincoj formis civilan diocezon. La nomo, Hispania, estis uzita ankaŭ en la periodo de visigota regado.
La modernaj lokonomoj Hispanio kaj Hispaniolo estas ambaŭ derivitaj el Hispania.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Hispanio (Romia Imperio), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.