Hipopotamo De Allenton

La Hipopotamo de Allenton estas konsiderinda skeleto de Hipopotamo (Hippopotamus amphibius) trovita en Allenton (Derby), Anglio en 1895.

La skeleto estas ekspoziciata en Muzeo kaj artgalerio de Derby kaj estas 3 metrojn (9.8 futojn) longa. Ĝi estas solenita hodiaŭ per skulptaĵo apud la loko kie la skeleto estis trovita.

Hipopotamo De Allenton
Hipopotamo de Allenton, Muzeo kaj artgalerio de Derby
Hipopotamo De Allenton
Malsupra makzelo de Hipopotamo de Allenton kaj QR-kodo kiu ligas inteligentajn telefonojn al tiu ĉi artikolo
Hipopotamo De Allenton
Lasera skanado de kanino de Hipopotamo de Allenton ĉe Universitato de Loughborough
Hipopotamo De Allenton
Skulptaĵo en komerca centro de Allenton, Derby

Historio

La suburbo de Derby nomita Allenton estis vilaĝo 5 km-ojn for de Derby. Fosado de nova puto ĉe Crown Inn en la vilaĝo estis entreprenita en marto 1895, sed la laboro haltis kiam la fosantoj malkovris unue malbonodoron kaj poste longajn kaj nekutimajn ostojn. Kelkaj altranguloj konsentis financi pliajn sondojn kaj estis konsentite ke la trovaĵoj estu partigitaj kun la komunumo. La truo estis pligrandigita ĝis areo de 4.5 m² (48 kv. futoj) kvankam la profundo estis kaŝita de akvo, kiu leviĝis ĝis 1.8 m (6 futoj) de la surfaco. Pumpiloj estis havigitaj kaj homoj estis dungitaj por funkciigi ilin por ebligi ke la truo estu plue fosata. Tiuj procedoj estis observitaj de H.H. Bemrose kaj R.M. Deeley kiuj poste skribis raporton pri la fosado. Kiel konsentite kun la homoj kiuj financis ĝin la ostoj estis transdonitaj al Muzeo de Derby kiu tiam estis malfermita jam de dek ses jaroj. Ili fine malkovris 127 ostojn kiuj venis plejparte el la hipopotamo, kun kelkaj apartenantaj al rinocero kaj elefanto. Arnold Bemrose prenis tiujn ostojn kiel subtenan pruvon ke Britio havis surteran ponton al Eŭropo, tial ke ĝi estis la plej evidenta klarigo al la trovo de tiuj ostoj en Anglio, Eŭropo kaj sub la Norda Maro.

La hipopotamo de Allenton kaj aliaj animalaj restaĵoj de Boulton Moor ĉiuj devenis de elstaraĵo konata kiel "Allenton Terrace" - deponaĵo de riveraj gruzoj ĉirkaŭ 6 m-ojn (20 futojn) super la nivelo de la nuna Rivero Derwent. La deponaĵoj estis datitaj de la interglacia epoko de Ipswich, de antaŭ ĉirkaŭ 120,000 jaroj. La ĉeesto de hipopotamo indikas ke la klimato estis pli varma ol hodiaŭ. La vintroj ne havis longajn periodojn de frosto kaj la averaĝa somera temperaturo superis dek ok gradojn celsiajn]].

Postaj malkovroj

En julio 1973 laboristoj malkovris aliajn fragmentojn de ostoj dum fosado apud Boulton Moor - kelkaj el ili estas ankaŭ ekspoziciataj en Muzeo kaj artgalerio de Derby. Tiuj fosaĵoj, por kloako, malkaŝis ostojn de urso, cervo, bovo kaj pliajn ostojn de hipopotamo, rinocero kaj elefantoj. Tiuj trovaĵoj estis nur unu aŭ du ostoj - la plej bona malkovro estis unu el la plej longaj dentoj de hipopotamo trovitaj en Britio.

En 2006 Michael Dan Archer estis komisiita por krei skulptaĵon por Allenton, Derby. Diskutoj en Allenton rivelis deziron en la komunumo havi ion kiu respegulu la historion de la areo. Skulptaĵo de Archer konsistas el tri sekcioj de rompita ringo el nigra granito de sufiĉa grandeco por formi sidlokon. Super la polurita granita surfaco estas lokitaj kopioj el giso de ostoj el la skeleto de la hipopotamo. Krom la malsupra makzelo, kiu estis fandita el argila muldaĵo, sortimento de aliaj ostoj estis elprenitaj el Muzeo de Derby al Universitato de Loughborough kie ili estis laser-skanitaj por krei 3D komputilan modelon. Tiu modelo tiam ebligis fari ekzaktajn kopiojn de la ostoj elektitaj de Archer por esti fanditaj en feron.


Referencoj

Eksteraj ligiloj


Tags:

Hipopotamo De Allenton HistorioHipopotamo De Allenton Postaj malkovrojHipopotamo De Allenton ReferencojHipopotamo De Allenton Eksteraj ligilojHipopotamo De AllentonAllentonAmfibia hipopotamoDerbyMuzeo kaj artgalerio de Derby

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Super Mario 64VideoludoFormortoSymbianPovekvilibroWim de BieWhen a Man Loves a Woman (filmo)10-a de septembroOficperiodoGuberniestro19-a de decembroBajtoMamonas AssassinasSociaj protestoj de 1968Maksimumo kaj minimumoProgramaroRené MaheuAsteroidoRomoUrboKatolika eklezio1939Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience (Antverpeno)Rudolf RößlerTero7Internacia fonetika alfabetoPlatonoUzbekioVetludoJulia WarholaRusio2EurythmicsSueza KanaloSeneka lingvoOkraventra kolomboBiologia klasadoLeona kapitelo de AŝokoBarata kalendaroMalnova PanamurboKirgizioĜiziaItalioEdge of TomorrowRaponeVikipedioKomuna norma datumaroUsona varianto de la angla lingvoBiblioRetpoŝtoGordon MooreĴurnalistoJohn Millington SyngeAndoro6Milena VelbaGekoMasturbadoEsperantidojAdolf HitlerEvaIranoAmoVentotuneloKuboPost-impresionismoSergej Raĥmaninov28-a de junioLa Kunularo de l' RingoOe Kenzaburo🡆 More