Hieronymus Theodor RICHTER (naskiĝis la 21-an de novembro, 1824 en Dresdeno, mortis la 25-an de septembro, 1898) estis germana kemiisto.
Theodor Richter | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de novembro 1824 en Dresdeno |
Morto | 25-an de septembro 1898 (73-jaraĝa) en Freiberg |
Lingvoj | germana |
Loĝloko | Freiberg |
Ŝtataneco | Reĝlando Saksio |
Alma mater | Technische Universität Bergakademie Freiberg |
Okupo | |
Okupo | kemiisto • universitata instruisto • metalurgo |
Richter naskiĝis en Dresdeno, Saksio. De 1843 ĝis 1847 li studis en la saksa urbeto Freiberg, poste li laboris en metalurgiaj uzinoj. En la jaro 1863 li fariĝis profesoro de la Freiberga Bergakademie (= Minakademio), kies direktoro li estis de 1875 ĝis 1896.
Lia plej fama merito estis la malkovro de la elemento indiumo kune kun sia kolego Ferdinand Reich en la jaro 1863.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Theodor Richter, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.