Helporeĝisoro

Helporeĝisoro estas ĉefa helpanto de la reĝisoro de kino, teatro aŭ televido.

Depende de la tipo de produktoraĵo, ĝi partoprenas en ĉiuj fazoj de la produktado de la filmo aŭ prezentaĵo: preparado, filmado aŭ ludado kaj se necesas postproduktorado. Krome, depende ankaŭ de la gravo kaj rimedoj de la produktado, la helporeĝisoro, havas siavice helpoteamon kiu povas inkludi, duan helporeĝisoron kaj grupon de produktorhelpantoj je sia dispono. Ĝi estas la ĉefo de la departemento de produktorado ĉe la scenejo aŭ filmejo.

Ties ĉefaj taskoj estas jenaj:

  • Ligilo de la reĝisoro kun la ĉefoj de la aliaj departementoj (vestaro, lumoj, ktp.).
  • Krei dispartigon de la scenaro, markante la necesaĵojn: rekvizitoj, lokoj, aktoroj, figurantoj, ktp.
  • Pere de tio, krei programon aŭ laborkalendaron.
  • En teatro, certigi la akuratan disponeblon de aktoroj kaj necesaĵoj kaj la ĝustajn ekagadon kaj ritmon.
  • Dum filmado, ties ĉefa celo estos havi la filmon ene de la buĝeto kaj horaro jam planita.

Filmado

  • Ĝi tenas komunikeblon kun la ĉefoj de la departementoj por certigi, ke la filmado okazu senprobleme.
  • Depende de la reĝisoro ordonas "ekon" aŭ "tranĉon".
  • Citas la aktorojn kaj teknikistojn.
  • Organizas, ke la aktoroj estu ĉe harfrizejo, ŝminkejo kaj vestejo akurate kaj preparitaj por la momento kiam ili estos postulitaj en la filmejo.
  • La teamo zorgas pri la translokigo de la aktoroj al la filmejo sub ĝia superrigardo.

Kariero

En kinkariero, helporeĝisoro estas tre taŭga ŝtupo por ascendi en la kariero, kaj tiel tre famaj reĝisoroj kiel Alfred Hitchcock kaj Akira Kurosawa ekkarieris kiel helporeĝisoroj.

Tags:

FilmoKinoReĝisoroTeatroTelevido

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Rheinische Post19-a de decembroFilozofioBaigneux-les-JuifsEŭropa UnioLa Kunularo de l' RingoFMajoNGC 6229Viborga golfoAlĝerio1962A Night at the OperaĴurnalisto21-a de novembroPorto-RikoAnglioRudolf RößlerKonstruestroMuzeo CzartoryskiBrunaMilena VelbaVirinoBDSMOtomana ImperioPovekvilibroGriza papagoBelorusioBelmezListo de jardekojChigninBasbalo(11723) 1998 HT125SalvadoroSpider-ManAbc-sistemo (muziktajpa)1973ManiĥeoPreventa militoCristina Fernández de KirchnerIDONoaJohannes VirolainenKirgizioRobotoAri-Kyösti SeppoProgramaroEUnua Kaŝmira MilitoOrangutanoListo de landoj laŭ loĝantaroAlpojDanioSekundoKritika ras-teorioTragedio de ĈurapĉaNorma datumaroFranca respublika kalendaro24-a de septembroDua mondmilito191727-a de martoRozsochatecSandviĉo (seksumado)Teĥo (sporto)HomoFormorto🡆 More