Guzal Ramazanovna Sitdikova (baŝkire: Гүзәл Рамаҙан ҡыҙы Ситдиҡова, ruse Гузаль Рамазановна Ситдыкова}}) estas fama baŝkira verkistino, poetino, publicistino kaj tradukistino.
En 2002 ŝi estis premiita per la Honordiplomo de Respubliko Baŝkortostano. Ŝi membras en la Verkistunio de Baŝkirio kaj tiu de Rusio. Ŝi estis estrino de la Komunumo de Baŝkiraj Virinoj de Respubliko Baŝkirio ekde 2004 ĝis 2011. En 2010 estiĝis ŝia naŭa libro nome Kial la maŝino diras "durt-durt"? (baŝkire: Машина ниңә "дүрт-дүрт" ти?)
Guzal Sitdikova | |||||
---|---|---|---|---|---|
Foto de G. Sitdikova el 2007 | |||||
Persona informo | |||||
Гүзәл Рамаҙан ҡыҙы Ситдиҡова | |||||
Naskiĝo | la 10-an de junio 1952 en Inzer, Baŝkira ASSR, RSFSR, Sovetunio | ||||
Nacieco | baŝkirino | ||||
Lingvoj | baŝkira • tatara • rusa vd | ||||
Ŝtataneco | Sovetunio → Rusio | ||||
Edukado | supra | ||||
Alma mater | Ŝtata Artinstituto de Ĉeljabinsk | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkistino, poetino, publicistino | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Guzal apaj naskiĝis la 10-an de junio 1952 en la vilaĝo Inzer (baŝkire: Инйәр, İnyär, ruse: Инзер, Inzer) de Belorecka distrikto, Baŝkira ASSR, RSFSR, Sovetunio. Ŝi studis en la Pedagogia studejo en Beloreck kaj poste en la Ŝtata artinstituto de Ĉeljabinsk. Komence ŝi laboris kiel lernantino en la 1-a internata lernejo de Beloreck. Poste ŝi fariĝis la redaktorino de la belorecka distrikta kaj urba gazeto Ural.
En 1990 Guzal Sitdikova estis elektita la deputito (tiam ankoraŭ popoldeputito) en la Supra Konsilio de BaŝASSR (12-a kunvoko). Ekde 1995 ŝi profesie laboras en la baŝkiria parlamento, la Ŝtatkunveno — Kurultajo de Respubliko Baŝkortostano (1-a, 2-a kaj 3-a kunvokoj). Ŝi estis estrino de la Komunumo de Baŝkiraj Virinoj de Respubliko Baŝkirio ekde 2004 ĝis 2011. Guzal apaj ankaŭ membris en la Publikĉambro de Respubliko Baŝkirio dum ĝia unua kunvoko.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Guzal Sitdikova, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.