Grup Yorum

Grup Yorum (Yorum signifas interpretado aŭ komento en turka lingvo) estas turka muzikgrupo el Istanbulo kiu ludas anatolian rokmuzikon, konata pro sia politikaj, revoluciaj kaj satíraj kantoj.

Ĝin fondis studentoj, kun la celo reagi al la milita puĉo de 1980. Krom la turka, Yorum ankaŭ kantas en la kurda, arabaadigea, tiel kampanjante por la rajto uzi ĉi tiujn lingvojn. Malgraŭ arestoj de iuj membroj, Yorum restas populara kaj iliaj albumoj daŭre vendiĝas bone en Turkio kaj internacie.

Historio

Grup Yorum estis fondita en 1985. Membroj de Grup Yorum komencis fastostrikon la 17an de majo 2019 kun serio de postuloj kiel ĉesigi la koncertajn malpermesojn, liberigon de grupanoj kaj ĉesigo de la procesoj kontraŭ ili.

La 3-an de aprilo 2020, Helin Bolek (Helin Bölek), membro de la grupo, mortis post 288 tagojn da fastostriko en la aĝo de 28 jaroj, post la malpermeso de koncertoj kaj policajn atakojn kontraŭ la kultura centro, kiu gastigis la grupon. Mortis, monaton poste, de kontrabasisto Ibrahim Gökçek, post 323 tagoj da fastostriko.

La grupo eldonas la revuon Tavir pri arto, kulturo, literaturo kaj muziko, kaj pluraj membroj de la grupo administras la kulturan centron İdil Kültür Merkezi en la distrikto Okmeydanı de Istanbulo

Kreo

Grup Yorum estis influita de la latin-amerika Nueva canción (Nova Kantista Movado), la greka komponisto Mikis Theodorakis kaj turkaj kantistoj kiel Ruhi Su, Mahzuni Şerif, Inti Illimani, Víctor Jara, Quilapayún.

Muziko

Grup Yorum uzas popolajn (baglamo, ney, kaval, balaban), klasikajn (violonon, violonĉelon) kaj elektronikajn (gitaron) instrumentojn. La grupo difinas sian stilon kiel nuntempan popolmuzikon.

Tekstoj

La tekstoj de la grupo malsamas laŭ politika kaj socia orientiĝo. Muzikistoj de Grup Yorum aliĝas al la maldekstraj komunismaj vidpunktoj.

Koncertoj

Grup Yorum koncertis en Germanio, Aŭstrio, Aŭstralio, Francio, Italio, Belgio, Britio, Grekio, Sirio, Rusio.

En Turkio, la koncertoj de Grup Yorum havas grandan spektantaron.

Diskografio

Albumoj

  • 1987 - Siyrilip Gelen
  • 1988 - Haziranda Ölmek Zor / Berivan
  • 1989 - Türkülerle
  • 1989 - Cemo / Gün Gelir
  • 1990 - Gel ki Şafaklar Tutuşsun
  • 1991 - Yürek Çağrısı
  • 1992 - Cesaret
  • 1993 - Hiç Durmadan
  • 1995 - İleri
  • 1996 - Geliyoruz
  • 1997 - Marşlarımız
  • 1998 - Boran Fırtınası
  • 1999 - Kucaklaşma
  • 2000 - Onbeşinci Yıl Seçmeler
  • 2001 - Eylül
  • 2001 - Feda
  • 2003 - Biz Varz
  • 2003 - Yürüyüş
  • 2006 - Yıldızlar Kuşandık
  • 2008 - Başeğmeden
  • 2013 - Halkın Elleri
  • 2015 - Ruhi Su
  • 2017 - İlle Kavga

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Tags:

Grup Yorum HistorioGrup Yorum KreoGrup Yorum DiskografioGrup Yorum ReferencojGrup Yorum Eksteraj ligilojGrup Yorum1980Adigea lingvoAnatolioAraba lingvoIstanbuloKurda lingvaroRok-muzikoTurkio

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Ägidius Jais1-a de septembroLego (firmao)Usona MararmeoBaratoFrutigen (stacidomo)Abismo MacoĥaRiismoButanoInvado de Rusio en Ukrainion (2022)BelmezLezennesArkeologiaj lokoj en KalabrioLaifourPorto-RikoItalio13-a de septembroJoa KorhonenSekundoSimioLegnicaBruna nanoLiane de PougyUsonoApollo TheaterFosfita acido1973LudkartoAtmosfero1784VikioProteinoAzerbajĝano2011Pentti RasinkangasTeroPidvoloĉisk (stacidomo)BelgioPetr SepéšiPenafielCarl von Rokitansky7PovekvilibroKirgizioLingvoKemia atako kontraŭ ĤalabĝoEnkarniĝoBatiskafoGranda Nordia MilitoOrganizo de mondheredaĵaj urbojRio-de-Ĵanejro69LupusoNacia domajno de plej alta nivelo7-a de septembroMirinfanoTeresinaUniversitatoJapanioJulie BindelFakultatoMuzeo CzartoryskiSirio16-a de septembroPastoIslamoNavizenceJapana lingvoSega SaturnProsíčkaKresta akcipitragloMaldivojMoskvoViando🡆 More