La Tri Jaroj de Granda Ĉina Malsatego (en ĉina 年大饥荒 年大饑荒 Sānnián dà jīhuāng), menciita fare de la Komunista Partio de Ĉinio kiel la Tri Jaroj de Naturaj Katastrofoj aŭ la Malfacila Trijara Periodo (年自然灾害 年自然災害 Sānnián zìrán zāihài aŭ 年困难时期 年困難時期 Sānnián kùnnán shíqī), estis la periodo de la Popola Respubliko Ĉinio inter la jaroj 1958 kaj 1961 karakterizita de vasta malsatego.
Sekego, malbona vetero, kaj la politikoj de la Komunista Partio de Ĉinio kontribuis al la malsatego, kvankam la relativa pezo de la diversaj kontribuoj estas disputataj kun la Saltego Antaŭen.
Laŭ registara statistiko, ekzistis 15 milionoj troaj mortoj en tiu periodo. Neoficialaj taksoj varias, sed akademiuloj taksis la nombron da malsatkatastrofaj viktimoj inter 20 kaj 43 milionoj. Historiisto Frank Dikötter, kiu ricevis specialan aliron al ĉinaj arkivaj materialoj, taksis, ke ekzistis almenaŭ 45 milionoj trofruaj mortoj de 1958 ĝis 1962.
Ĉina ĵurnalisto Yang Jisheng asertis, ke ekzistis 36 milionoj da mortoj pro malsato, dum pliaj 40 milionoj aliaj ne estis sukcese naskitaj, tiel ke "la totala loĝantara perdo de Ĉinio dum la Granda Malsatego tiam venas al 76 milionoj." La frazo "Tri Amaraj Jaroj" ofte estas utiligita fare de ĉinaj kamparanoj por rilati al tiu periodo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Granda Ĉina Malsatego, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.