Gilbert René LEDON (naskiĝis en 1931 en Francio, mortis la 3-an de marto 2003 en Brazilo) estis franca-brazila esperantisto, verkisto kaj eldonisto.
Gilbert Ledon | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1-an de januaro 1931 | |
Morto | 3-an de marto 2003 (72-jaraĝa) | |
Mortis pro | hazarda morto vd | |
Mortis per | trafikakcidento vd | |
Lingvoj | Esperanto vd | |
Ŝtataneco | Francio • Brazilo vd | |
Familio | ||
Edz(in)o | Symilde Schenk Ledon vd | |
Infanoj | Lilia Ledon da Silva vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto • esperantisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Li naskiĝis en kamparana medio. Post sia esperantiĝo li vizitis la kabaredon de la Tri koboldoj kaj ekaktivis en la SAT-medio. Li edziĝis kun german-devena brazila esperantistino Symilde Schenk Ledon, kaj uzis esperanton kiel hejmlingvon kun siaj infanoj. Profesie inĝeniero, li translokiĝis al Brazilo kie li post ioma tempo iĝis posedanto de la fabriko de manekenoj, en kiu li laboris. Tre aktivis en Esperantio sur plej diversaj kampoj. Konata kiel akra polemikisto, li publikigis artikolojn en multaj gazetoj, ĉefe en Monato kaj redaktis dum kelkaj jaroj la gazeton Liberecana Ligilo, eldonita de la liberecana frakcio de Sennacieca Asocio Tutmonda.
Li publikigis proprakoste la revuon Brazilan Esperantiston dum kelka tempo. Ankaŭ la verkon Sennaciece tra Nia Mondo en kiu li akre rimarkas la diferencojn inter la diversaj popoloj, li eldonis proprakoste kaj vendis favore al Monato. Pro la mencio de tiuj diferencoj kelkaj kulpigis lin pri rasismo, kvankam li klare sbribas: "Tiuj diferencoj tute ne pravigas rasismon. Neniu raso, aŭ gento, havas mistikan mision super alia."
Li mortis kun sia edzino okaze de trafikakcidento.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Gilbert Ledon, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.