Georges Avril

Georges AVRIL (propranome Georges (Marie Joseph) de COUSMONT) (naskiĝis la 19-an de januaro 1874 en Cannes - mortis la 23-an de decembro 1952 en Nico) estis franca esperantisto, ĉefredaktoro de la sudfranca ĵurnalo „L’Eclaireur de Nice“ kaj de La Tribune espérantiste (1930-1931), aŭtoro de franclingvaj romanoj kaj rakontoj, honorita per ordeno de Honora Legio (per dekreto, 13-5-1931, post raporto de la ministro pri Publika instruado) kaj per pluraj aliaj, ne nur francaj (oficiro de Publika instruado, kavaliro de Agrikultura merito), sed ankaŭ alilandaj : Oficiro de la tunizia Nichan Iftkhar, kaj de la Blanka Aglo (de Serbio), kavaliro de la belga Ordeno de la Krono, kaj per promilitaj medaloj.

Georges Avril
Persona informo
Naskiĝo 19-an de januaro 1874 (1874-01-19)
Morto 23-an de decembro 1952 (1952-12-23) (78-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo esperantisto
Georges Avril
Georges Avril
vdr

Avril pristudis precipe demandojn literaturajn, muzikajn kaj belartajn kaj estis membro de deko da kulturaj asocioj, inter kiuj li kunfondis la Mediteranean Akademion (kies prezidanto kaj du aliaj membroj estis membroj de la Franca Akademio) kaj li prezidis la "Cercle de la Critique de Nice" kaj honorprezidis la nican simfonian asocion. Li estis talentoplena gazetisto kaj paroladisto. Verkis francajn romanojn kaj diversajn broŝurojn. Havigis al Esperanto multajn sukcesojn, precipe en Sudfrancujo. Verkis multnombrajn artikolojn pri kaj en Esperanto, en sia ĵurnalo (ĉiusemajna rubriko) kaj aliaj gazetoj. Direktoro de la Gazeta Komisiono de l' Internacia Centra Komitato (ICK). De febr. 1934 ĝis fino de 1938 li estis redaktoro de Nia Gazeto, en kiu aperadis liaj rakontoj, ekz. Superstiĉoj.

Post la dua mondmilito Avril apartenis al la unua membraro de la restarigita Akademio de Esperanto kaj estris ĝian Sekcion pri Literaturo (1949-1952).

Verkoj

  • Blanka kato kaj kokino blonda (1950)
  • Superstiĉoj

Referencoj

Tags:

187419-an de januaro195223-an de decembroCannesFranca esperantistoHonora LegioNico

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Aldous HuxleyCycLClermont-de-l'Oise (stacidomo)SântelecTour de FemininDDTBoris PistoriusPlenuma povoInterreta relajsa babiloTaylor SwiftISO 8601Holocena kalendaroLitovioVikio1210-aj jarojOrtezo1-OktinoNord-KoreioKontrolnumero de la Kongresa Biblioteko de UsonoChristoph Maria HerbstGadmesoBankostumoRapidresponda kodoPlatonoEŭropa UnioAnthony Hendrik van der Boon MeschPornografioSylvia SaintTeroBenifaióFinna lingvo3-a de apriloSun MicrosystemsAngorojTurfoBelorusioModerna norma arabaBavarioMezepokoMoncófar (stacidomo)The Tragically Hip26-a de apriloGoogleArkeologioWalter UlbrichtJoachim WankeHispanio2-Dodekino1922Melitón RodríguezNulesPiedoMinada kaj Arbarkultura Altlernejo (Sopron)Listo de famuloj mortintaj en Budapeŝto (A-F)Donaco de CasselsMichael JacksonRumana lingvoKolapogiloTriangulo de la morto2-HeptinoBuŝa seksumadoBenifaió (stacidomo)Muzeo de HarapoPorsche 9112009🡆 More