Galați (hungare Galac; en kelkaj lingvoj literumita ankaŭ Galacz, germane Galatz) estas urbo en la orienta Rumanio, ĉe la Danubo, 244 km nord-oriente de Bukareŝto.
Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 217 851 loĝantoj sur areo de 246,4 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 884 loĝantoj/km².
Galați | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipo de Rumanio • centro de distrikto en Rumanio • urbego • limurbo • havenurbo | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Ŝtato | Rumanio | ||||
Regiono | rumania Moldavio | ||||
Distrikto | distrikto Galați | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 800001–800702 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 217 851 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 884 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | , 28° 3′ O 45.42333333333328.042545° 25′ N, 28° 3′ O [+] | ||||
Alto | 55 m [+] | ||||
Areo | 246,4 km² (24 640 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||||
situo en la distrikto | |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Galați [+] | |||||
Koordinatoj: 45° 26′ N 28° 03′ O / 45.433 °N, 28.050 °O
Ĉefurbo de la samnoma distrikto (județ).
Galați estas ĉefa industria centro de Rumanio. Ĝi havas la plej grandan ŝtalfarejon de Rumanio, krome ŝipkonstruejon (la plej grandan de Rumanio), maŝinkonstruejojn, muelejojn, segejojn, teksfabrikon kaj fiŝindustrion.
Politeknika instituto fondiĝis tie en 1948; ekde 1974 ĝi estas universitato.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Galați, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.