La feroa termino Gøtudanskt (aŭ: Surstrata dana) estas nomo de dialektsimila versio de la dana lingvo sur la Ferooj.
Ĝi interesas pro sia klarega prononco kaj komprenebleco, kontraŭe al la endania versio oficiala.
La dana lingvo instruatas sur la Ferooj devige ekde la tria klasŝtupo. Kiam feroanoj parolas la danan lingvon, krom la gepatran feroan memkompreneble, ili ofte uzas la Gøtudanskt-version; fakte temas pri prononco tre proksima al la skribmaniero. Simila influo de domina lingvo estas ĉe Sydslesvigdansk/Südschleswigdänisch en Suda Ŝlesvigo en la germana federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio kie influadas la germana lingvo prononce kaj sintakse-vortforme. Ambaŭ realigaj versioj de la dana lingvo krome rifuzas la relative komplikan glotan halton (stød) devigan en multaj unusilabaj vortoj. La lingvo uzitis ankaŭ en la famaj Kingo-psalmoj verkitaj fare de la dana misiisto Thomas Kingo (1634-1703) kaj uzatas ĝis hodiaŭ kiam feroanoj kantas danajn popolajn kantojn. La (normale anglalingva) metalroka bando Týr kantis almenaŭ du kantojn - Ramund hin unge (La knabo Ramund) kaj Sinklars Visa (La kanto de Sinclair) en la menciita dialekto.
La feroa lingvisto Jógvan í Lon Jacobsen mencias multajn avantaĝojn de la Surstrata dana. Por li ĝi povus eĉ iĝi iamaniere skandinavia lingvafrankao. Krome tiamaniere la feroaj lernantoj multe pli facile lernas la korektan danan ortografion. Ĉiuokaze multe plifaciliĝus la aliro al la dana. Li subtenus enkondukon kaj subtenon de la Stratdana versio en instruado de la dana lingvo sur la Ferooj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Gøtudanskt, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.