La Funikularo de Zagrebo (kroate Zagrebačka uspinjača) estas funikularo en Zagrebo operaciita de ZET, situanta en Strato Tomić, konektanta Straton Ilica (Donji Grad, Malsupra urbo) kun Strossmayerovo šetalište (promenejo Strossmayer) norden (Gornji Grad, Supra urbo).
Ĝia 66 metrojn longa vojo faras el ĝi unu el la plej mallongaj publikaj funikularoj en la mondo. La funikularo estis konstruita en 1890 kaj komencis veturi la 23-an de aprilo 1893. Komence ĝi havis vapormaŝinojn, kiuj estis anstataŭigitaj per elektromotoroj en 1934. Konsiderante ke ĝi konservis sian originalan formon kaj plejparton de siaj konstruaj kaj teĥnikaj trajtoj, estis donita al ĝi jura protekto kiel protektita monumento.
Ĝi havas du veturilojn de po 28 pasaĝeroj (16 sidantaj kaj 12 starantaj). La veturiloj estas 5 640 mm longaj, kaj 5,05 t pezaj kiam malplenaj. Ĉiu povas transporti 2 240 kg. La elektromotoro estas en la norda (supra) stacio. Ĝi havas elirpovumon de 28,5 kW, funkcias en 400 V kontinua kurento, je 720 turnoj/minute. La funikularo veturas sur fervojo kun ŝpuro de 1 200 mm, la vojo estas nur 66 metrojn longa, sed la diferenco de alteco estas 30,5 m kaj la deklivo estas de 52%. Tio faras el ĝi unu el la plej mallongaj, tamen ankaŭ unu el la plej krutaj funikularoj en la mondo. Ĝi veturas je rapideco de 1,5 m/s, bezonante 55 sekundojn por traveturi la distancon
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Zagreb Funicular en la angla Vikipedio.
15° 58′ 24″ O / 45.81417 °N, 15.97333 °O
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Funikularo de Zagrebo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.