Friedrich PUSTET (naskiĝinta la 25-an de februaro 1798 en Passau-Hals, mortinta la 6-an de marto 1882 en Munkeno) estis germana eldonisto kaj fondinto de eldonejo (Friedrich Pustet KG).
Li nuptis en 1830 Therese Schmidt kun kiu li havis ses filojn (i.a. Friedrich, Clemens, Karl) kaj kvar filinojn. Ĉe li aperis la popularega familirevuo Deutscher Hausschatz.
Estante filo de librobindisto kaj -vendisto li translokis en 1826 en 1820/22 en Passau fonditan librovendejon kaj -presejon al Ratisbono. Tie li sukcesis elfari unu el la plej gravaj katolikaj eldonejoj siatempaj kun fokusoj pri teologio, liturgio, eklezimuziko, filozofio, historio kaj beletro.
De 1846 estiĝis, en altkvalitega tipografio, formularoj por la mesoj, liturgiaj libroj kaj brevieroj. Ilin agnoskis la Sankta Seĝo modeldonaj (editio typica) por aliaj fabrikantoj.
De 1850 sekvis en kunlaboro kun la muziksciencisto Carl Proske la eldonadon de verkoj de polifoniaj majstroj en la serio Musica divina, tiel ke la eldonejo gajnis elstaran pozicion ene de la eklezimuzika reformo. Samtempe Pustet engaĝiĝis en ratisbonaj eklezikomunumoj kaj, post la fondo de la gazeto "Regensburger Morgenblatt" 1848, regionpolitike. En 1854 li transprenis la eldonejon de Johann Esaias von Seidel kun la populara kalendaro Sulzbacher Kalender kaj transloĝiĝis pro tio en 1860 al Sulzbach-Rosenberg. Fine Pustet vendis ĉion tie kaj ekloĝis en Munkeno. Tie li akiris en 1864 la lernolibran eldonejon "Kgl. Bayer. Zentral-Schulbücher-Verlag" kiun li rapide florigis.
Sendube nombriĝis Pustet inter la plej gravaj eldonistoj en al 19-a jarcento.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Friedrich Pustet, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.