Freŝa fromaĝo aŭ blanka fromaĝo estas tipo de mola fromaĝo, tio estas retenas grandan parton de la selakto kaj ne suferas procezon de maturigo aŭ rafinado.
La fabrikado de tiu tipo de fromaĝo estas tre facila. La kazeiĝo estas esence lakta kaj daŭras normale 24 horojn, kvankam foje eĉ pli. La senselaktigo, kiam estas stimulata per rompo de la kazeo sekve de premado, ne estas neniam troa kaj krome la freŝaj fromaĝoj estas ĉiam malsekaj (60-80% da akvo), kio okazigas ke ili estas malmulte konserveblaj kaj ke ties transporto longdistanca estas tre malfacila.
Oni konsumas, kiel sugestas ĝia nomo, sen rafinado, sed ĝenerale dekomence oni aldonas sukeron, salon, ajlon, cepon ktp., por mildigi ĝian amaran guston. Ili bezonas la pasteŭrigon de la lakto kaj de la kremo ĉar la patogenaj ĝermoj restas sentuŝe pro la neekzistado de maturiga procezo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Freŝa fromaĝo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.