Formosa lingvo (propralingve Formosan) estas planlingvo kreita de George Psalmanazar (kaŝnomo), kiu deklaris sin Ĉino, kvankam hodiaŭ oni ne kredas tion, ĉirkaŭ 1700.
Ĝi havas sian propran skribsistemon.
Formosa lingvo Formosan | |
Formosa “alfabeto”. | |
konstruita lingvo • fikcilingvo | |
---|---|
Lingvistika klasifiko | |
Planlingvo | |
Oficiala statuso | |
Oficiala lingvo en | neniu lando |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-3 | sen valoro |
Angla nomo | Formosan |
Specimeno | |
La aŭtoro prezentis la lingvon kiel “studo”n pri natura lingvo parolata en insulo Formoso (Tajvano). Multaj homoj kredis tion kaj eĉ Universitato de Oxford instruis ĝin al siaj studentoj kaj anglikana eklezio mendis al Psalmanazar tradukon de anglikana katekismo. Sekve, Formosa lingvo eble estis la unua artefarita lingvo kun praktika uzado.
Laŭ la aŭtoro, Tajvano en sia “indiĝena” lingvo nomiĝis Gad Avia, t. e., bela insulo (“gad ivia”).
Nombroj (1-10): taufb, bogio, charhe, kiorh, nokin, dekie, meni, thenio, sonio, kon.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Formosa lingvo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.