La nacia flago de Latvio estis uzita de sendependa Latvio de 1918 ĝis kiam lando estis okupita de Sovetunio en 1940.
Ĝia uzo estis subpremita dum sovetia regado. Post reakirado de la sendependeco, Latvio readoptis, la 27-an de februaro 1990, la saman, ruĝ-blank-ruĝan flagon. Kvankam oficiale adoptita en 1922, la latva flago estis en uzo jam en la 13-a jarcento. La ruĝa koloro foje estas priskribita kiel simbolado de la preteco de la latvoj por doni la sangon de siaj koroj por libereco kaj ilia volemo defendi sian liberecon. Alternativa interpreto, laŭ legendo, estas ke latva gvidanto estis pafvundita en batalo, kaj la rando de la blanka tuko en kiu li estis metita estis makulita de lia sango. La blanka strio povas signifi la tukon kiu envolvis lin. Tiu rakonto estas simila al la legendo de la originoj de la flago de Aŭstrio.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Flago de Latvio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.