La nacia flago de Honduro estis adoptita la 9-an de januaro 1866, bazita sur la flago de la Unuiĝintaj Provincoj de Centra Ameriko.
En 1823 Honduro eniris en la Unuiĝintajn Provincojn kaj adoptis ĝian flagon. En 1866 ĝi estis ŝanĝita, kvin bluaj steloj estis metitaj en la centro por reprezenti la 5 originajn Centramerikajn provincojn.
La flago havas tri horizontalajn samlarĝajn striojn kun proporcio de 2:1. La du plej bordaj bluaj strioj reprezentasPacifikon kajKaribion. La interna blanka strio reprezentas la teron inter la oceano kaj la maro kaj la paco kaj prospero de siaj loĝantoj. La kvin bluaj kvin-pintaj steloj centritaj en la blanka strio reprezentas la kvin naciojn de la antaŭa Unuiĝintaj Provincoj de Centra Ameriko (Salvadoro, Kostariko, Nikaragvo, Honduro, kaj Gvatemalo) kaj la espero ke la nacioj povas formi union denove.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Flago de Honduro, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.