La nocio fin de siècle signifanta jarcentofino kutime rilatas al la fino de la 19-a jarcento, pli ekzakte al la tempo inter 1890 kaj 1914, finiĝante kun la Unua Mondmilito.
La literaturo kaj arto de tiu tempo plej ofte priskribis socian dekadencon kaj aliflanke la socio komencis interesiĝi pri kulturaj novaĵoj, i.a. Esperanto.
Fine de la 19-a jarcento oni ne nur riĉis kaj optimismis, sed ankaŭ oni timis, ke la estonto povus esti dekadenca kaj disfalema. Tiaj diversaj sentoj sin esprimis plej diverse: Unuflanke, la erao estis nomata bela epoko (Belle Époque) kaj la burĝaj klasoj en la industriaj nacioj vivis en eŭforio, aliflanke la industria revolucio pligravigis la socian demandon kaj oni konsideris la pacon maleterna. La dekadenceco estis asociata kun la fino de io granda, kun la fino de la pasinta jarcento, kiu estis la tempo de la ideoj kaj ideologioj kontrastaj, kiuj sekve devus batali unuj kontraŭ la aliaj. La kulturaj regionoj de arto, muziko kaj skribado estis ŝanĝitaj de tiu pensado. Arnold Schönberg, kiun impresis la fin de siècle, kreis la dekdutonismon, Oscar Wilde kiel plej bone konata dando verkis kontraŭ la burĝa rigideco kaj Erik Satie komponis muzikpecon pri embrioj sekiĝintaj (Embryons desséchés).
Ankaŭ kelkaj filozofoj povas esti konsiderataj kiel reprezentantoj de tiu epoko. Unu el la plej vaste konataj pensantoj de fin de siècle estis Friedrich Nietzsche, kiu imagis superhomon, kiu estas kvazaŭ reago kontraŭ la dekadenco de la homaj amasoj, kiuj laŭ Nietzsche devus esti regataj kaj pli intense kontrolataj de elito. Alia samtempano, kiu kritikis la amasan psiĥologion, estis Gustve Le Bon. La kontraŭdekadencismo iom kontribuis al la estiĝo de socia darvinismo kaj la nazia ideologio.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Fin de siècle, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.