Ĝenerale, Fiŝkaptejo estas unuo kiu okupiĝas pri kaptado aŭ rikoltado de fiŝoj kiu estas determinita fare de iu aŭtoritato koncerna pri fiŝkaptado.
Laŭ la FAO, fiŝkaptejo estas tipe difinita laŭ la "homoj engaĝitaj, specioj aŭ speco de fiŝoj, areo de akvo aŭ marfundo, metodo de fiŝkaptado, klaso de boatoj, celo de la agadoj aŭ kombinaĵo de la antaŭceloj" . La difino ofte inkluzivas kombinaĵon de fiŝoj kaj profesiaj fiŝkaptistoj en regiono, ĉi-lastaj fiŝkaptante por similaj specioj per similaj ilarospecoj.
Fiŝkaptejo povas impliki la kapton de sovaĝaj fiŝoj aŭ breditaj fiŝoj pere de fiŝbredado aŭ akvokulturo.
Rekte aŭ nerekte, la porviveblo de pli ol 500 milionoj da homoj da en evolulandoj dependas de fiŝkaptejoj kaj akvokulturo.
Troa fiŝkaptado, inkluzive de la prenado de fiŝoj preter daŭrigeblaj niveloj, reduktas fiŝarojn kaj dungadon en multaj mondoregionoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Fiŝkaptejo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.