En biologio, ĉiu ajn grupo de fiŝoj kiuj restas kune pro sociaj tialoj estas fiŝaro, kaj se la grupo naĝas krome en la sama direkto laŭ kunordigita sistemo, ili estas menciataj en kelkaj lingvoj kaj de kelkaj fakuloj kiel lerneja fiŝaro.
En pli komuna uzado, tiuj terminoj estas foje uzataj pli svage. Ĉirkaŭ unu kvarono de fiŝoj ariĝas siajn tutajn vivojn, kaj ĉirkaŭ unu duono de fiŝoj ariĝas parton de siaj vivoj.
Fiŝoj ricevas multan profiton el ariĝada kutimaro kaj ĉefe defendon kontraŭ predantoj (danke al pli bona predantodetektado kaj per solvo de la ŝanco de individua kapto), plibonigante la sukceson en manĝado, kaj pli altan sukceso trovi partneron. Verŝajne la fiŝoj ankaŭ profitas el la armembreco danke al pliiganta efiko en hidrodinamiko.
Fiŝoj uzas multajn trajtojn por elekti arpartenrojn. Ĝenerale ili preferas pli grandajn fiŝarojn, fiŝarajn partnerojn de siaj propraj specioj, fiŝarajn partnerojn similajn laŭ grando kaj aspekto al ili mem, sanajn fiŝarajn partnerojn, kaj parencajn (se agnoskataj).
La "rarefiko" permesas ke ĉiu ajn fiŝarmembro kiu elstaras pro aspekto estu prefere celita de predantoj. Tio povas klarigi kial fiŝoj preferas ariĝi kun individuoj kiuj similas al si mem. La rarefiko tiele tendencu homogenigi la fiŝarojn.
Aligaĵo de fiŝoj estus la ĝenerala termino por kolekto de fiŝoj kiuj ariĝis kune en iu loko. Fiŝaliĝoj povas esti ĉu strukturitaj aŭ nestrukturita. Nestrukturita aligaĵo povus esti grupo de miksitaj specioj kaj grandoj kiuj ariĝis hazarde ĉe iu loka resursofonto, kiaj de manĝo aŭ de nestolokoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Fiŝaro, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.