Feromagnetoj estas substancoj, en kiuj je temperaturoj malpli altaj ol difinita krita valoro (t.n.
Curie-temperaturo) ekzistas ordigitaj magnetaj momantoj de atomoj kaj jonoj (en nemetalaj kristaloj) aŭ de komunaj elektronoj (en metaloj).
Ordiĝo de domajnoj en feromagneta substanco dum pligrandiĝo de magneta kampo |
El ĉiuj kemiaj elementoj feromagnetaj estas nur fero, kobalto kaj nikelo (3d-metaloj) kaj kelkaj raraj teroj: gadolinio, terbio, disprozio, holmio kaj erbio.
Tabelo 1. Feromagnetaj elementoj
|
|
Alojoj, kiuj konsistas aŭ enhavas tiujn elementojn ankaŭ ofte estas feromagnetaj. Ankaŭ ekzistas feromagnetaj alojoj de elementoj, kiuj per si mem estas neferomagnetaj. Ekzemplo de tiuj estas alojoj de kromo kaj mangano kun aliaj metaloj (t.n. alojoj de Heusler):
Krome, feromagnetajn ecojn havas kelkaj aliaj ekzotikaj alojoj kiel ZrZn2 kaj ZrxM1-xZn2 (kie М estas Ti, Y, Nb aŭ Hf), Au4V, Sc3In kaj kelkaj alojoj de aktinoidoj (ekz. UH3).
Tabelo 2. Feromagnetaj alojoj
Alojo | Tc (K) | Alojo | Tc (K) |
---|---|---|---|
Fe3AI | 743 | TbN | 43 |
Ni3Mn | 773 | DyN | 26 |
FePd3 | 705 | EuO | 77 |
MnPt3 | 350 | MnB | 578 |
CrPt3 | 580 | ZrZn2 | 35 |
ZnCMn3 | 353 | Au4V | 42–43 |
AlCMn3 | 275 | Sc3ln | 5–6 |
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Feromagneta substanco, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.