BLASKOVITS Ferenc (blaŝkoviĉ) estis rumanuja hungara katolika pastro, deputito de landkunveno, redaktoro naskita en Anina la 21-an de marto 1864 kaj mortinta en Temeŝvaro la 16-an de novembro 1937.
Ferenc Blaskovits | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de marto 1864 en Anina |
Morto | 16-an de novembro 1937 (73-jaraĝa) en Timișoara |
Ŝtataneco | Germana Regno • Hungario |
Okupo | |
Okupo | katolika sacerdoto • ĵurnalisto • politikisto |
La teologion Ferenc Blaskovits finis en Vieno, poste li instruis en porpastra edukejo en Temeŝvaro. Ekde 1895 li estis direktoro de la Sudhungaruja Popolbanko (Délmagyarországi Népbank), abato de Kerc (1902), kanoniko de Csanád (1904), grandpreposto, prelato. Li fondis la Asocion Mastrumadan de Sudprovincaj Agrikulturistoj (1891). En Usono li esploris la situon de elmigrintoj kaj fondis bankon por ili. Li estis respondecredaktoro de gazetoj temeŝvaraj Landbote (1886–89), Der Freimütige (1889–1919), poste de Banater Landwirt. Li estis landkunvena deputito de de Orczyfalva (1896–1901, 1901–06). En 1919 li aliĝis al la germana popolpartio. Li estis artikolisto de Köztelek kaj de Magyar Gazdák Szemléje, senatoro en Bukarest (1926–27). Li verkis ekonomiktemajn verkojn.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Ferenc Blaskovits, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.