Fajumo (arabe لفيوم, transkribe Fajum, laŭ sistemo DMG Fayyūm, antikva nomo Ŝedet) estas urbo de centra Egiptio.
Situanta je ĉ. 90 km sudokcidente de Kairo, ĝi estas ĉefurbo de la moderna provinco Fajum. Ĝi situas en la samnoma, granda baseno (Fajum-baseno) en alto de 24m super la marnivelo, 250 km de la Mediteraneo.
Fajumo | |
oazo, urbo | |
Fajuma oazo. | |
Lando | Egiptio |
---|---|
Provinco | Provinco Fajum |
Historiaj regionoj | Antikva Egiptio, Ptolemea Egiptio, Romia Egiptio, Mameluka Egiptio |
Memorindaĵoj | Tekstoj de ĉerkoj |
Situo | Fajumo |
- koordinatoj | 29° 18′ 30″ N 30° 50′ 39″ O / 29.30833 °N, 30.84417 °O |
Loĝantaro | 316 772 (2006) |
Horzono | OET (UTC+2) |
- somera tempo | OEST (UTC+3) |
Situo enkadre de Egiptio | |
Situo enkadre de Afriko | |
Vikimedia Komunejo: Faiyum | |
La urbo okupas parton de la iama loko de Krokodilopolo. Fondita ĉirkaŭ 4000 a.K., ĝi estas la plej malnova urbo en Egiptio kaj unu el la plej malnovaj urboj en Afriko. Ĝi estas konata pro la fajumaj mumiaj portretoj.
Fajumo situas en dezerto. Beni Suefo troviĝas 36, Helŭano 76, Gizo 86, ĉefurbo Kairo 90, Ismailio 198, kilometrojn (aere) [1].
La urbo kaj ties ĉirkaŭo formas centron de la ozaosimila Fajum-baseno, kiu estas ligita per la Bahr Yusuf (Josef-kanalo) kun la rivero Nilo. En la nordo troviĝas en depresio la ne-elflua Karun-lago, kiu estis establita antaŭ 3900 jaroj kiel aldona inunda zono por la Nilo.
La Fajum-baseno estas nun „legomĝardeno de Kairo“ kaj en la antaŭdinastia epokoestis larĝa marĉa lando. Em la Meza Imperio, la marĉoj estis sekigitaj sub regado de faraonooj Amenemhet la 2-a kaj Sesostris la 2-a per kanaloj kaj lagetoj, por ke la areo estu uzebla por agrikulturo.
Fajumo situas en arida klimato (BWh) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas nur 7 mm. La averaĝa jara temperaturo estas 21 °C kaj varias inter 13-29 °C.
En nordoriento de la baseno situas la antikva setlejo Bakĥias (hodiaŭ Kom Umm el-Atl), kies flortempo estis en la greko-romia epoko.
Ĉe la orienta valenirejo situas El-Lahun.
La plej gravaj artefaktoj estas la Fajumaj mumiaj portretoj, sur lignaj tabuloj koloraj portetoj el la unua postkristnaska jarcento.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Fajumo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.