Fadena fromaĝo estas la kolektiva nomo por diversaj specoj de fromaĝo, kiuj estas karakterizitaj de speciala produkta procezo, en kiu la kazeo acidiĝas, do fromaĝiĝas, poste boliĝas kaj eltiriĝas en longajn fadenojn.
Diversaj lingvoj por tio uzas la korespondan nomon en la itala, pasta filata, kio signifas "fadenigita pasto", mallongigo de la termino formaggio a pasta filata, kiu proksimume tradukiĝas kiel "fromaĝo farita el ŝpinita pasto" (de filare, ŝpini, streĉi kaj de filo, fadeno). Konataj variaĵoj el Italio estas Mocarelo kaj Provolono, sed ankaŭ fromaĝoj de aliaj originoj kiel Pareniko en Slovakio kaj Ĉeĉil (armene չեչիլ) aŭ Ĉeĉili (kartvele ჩეჩილი) en Kaŭkazo estas faritaj uzante la saman procezon.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Fadena fromaĝo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.