Eliza Kehlet, origina familia nomo Weide, estas denaska esperantisto kaj iama interpretisto.
Ŝi naskiĝis en 1943 en Ringkøbing, Danio, kiel filino de la esperantistoj August Weide, denaske germanlingva, kaj Edith Weide (Nielsen), denaske danlingva.
Eliza Kehlet | |
---|---|
Eliza Kehlet en Antverpeno, 1978 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de decembro 1943 (80-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Danio |
Familio | |
Patro | August Weide |
Patrino | Edith Weide |
Frat(in)o | Peter Weide |
Edz(in)o | Torben Kehlet |
Infano | nekonata valoro |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Verkoj | Komunikado en la Eŭropa Komunumo |
Ŝi edziniĝis al la dana esperantista eldonisto Torben Kehlet. Iliaj du infanoj estas denaskaj esperantistoj.
La familio translokiĝis al Antverpeno en 1977.
En la oficperiodo 1980–1983 Eliza Kehlet estis membro de la estraro de UEA, kaj poste ĝis 1992 restis komitatano de UEA.
Ŝi unue estis elementlerneja instruisto en Danio, poste en Belgio konferenca interpretisto ĉe la Eŭropa Parlamento. Ŝi emeritiĝis en 2002 kaj nuntempe loĝas en Kopenhago (Danio).
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Eliza Kehlet, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.