Elena ĤUSANOVA (ruse Елена Хусанова; naskiĝis en Jekaterinburgo, Rusio) estas rusia esperantisto.
Ŝi laboris por E@I kiel volontulo ekde la 22-a de marto 2015 ĝis la 27-a de februaro 2016 en Partizánske. En 2017 ŝi laboris kiel grafikisto por Amikumu.
Elena Ĥusanova | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Елена Хусанова |
Lingvoj | rusa • Esperanto • Tokipono • angla • slovaka • sveda |
Nacieco | rusiano |
Ŝtataneco | Rusio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
La 20-an de februaro 2015 la LKK lanĉis publikan konkurson pri emblemo por UK 2016 en Nitro, Slovakio. Oni anoncis ŝin kiel gajninton la 23-an de majo, kaj ŝia propono estis elektita de ĵurio el inter 48 proponoj alsenditaj de 11 partoprenantoj.
Ekde la 26-a ĝis la 28-a de septembro 2015 okazis tokipona renkontiĝo EToSo (Eŭropa Tokipona Studado, tokipone: kama sona pi toki pona lon ma Elopa) en Brno, Ĉeĥio. Ŝi organizis kaj kreis la ideon kune kun Václav Zouzalík. Ĝin partoprenis 8 homoj de Slovakio, Rusio, Ĉeĥio, Germanio kaj Nederlando. Dum la renkontiĝo okazis Skype-konferenco kun Sonja Lang, ekskurso tra la urbo, prelego kaj lingvaj ludoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Elena Ĥusanova, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.