Eleagno (Elaeagnus) estas plantgenro kun ĉ.
45–90 specioj ene de la familio de la Eleagnacoj (Elaeagnaceae).
Elaeagnus | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
mallarĝfolia eleagno (Elaeagnus angustifolia) | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
La unua vortparto estas el greka vorto élaios kiu signifas olivarbon kaj ties frukton, la olivo. Pro la karneca, manĝebla drupo de la planto verŝajne ankaŭ la dua parto de la vorto venis de la latina vorto ágnos por ŝafido, ĉar la folio estas blanke pelta. Laŭ aliaj fontoj la dua vortparto venis de la greka gnos kiu signifas ekkonon respektive gnostikon.
Elaeagnus-specioj toleras froston kaj estas fortikaj, ĉiamverdaj aŭ deciduaj arbustoj aŭ malgrandaj arboj, kiuj kreskas alten sen apogo aŭ malofte grimpas. Kelkaj specioj havas dornojn. La folioj, la arboŝelo de junaj branĉoj kaj la florburĝonoj estas kovritaj de arĝentaj, blankaj aŭ brunecaj skvametoj, simile al la parenca hipofeo. La folioj staras alterne kaj la folirando estas plej ofte glata.
La floroj staras unuope aŭ multfoje kune en la foliakseloj. La duseksaj floroj havas simplan perianton. La floroj estas kvarnombraj. Petaloj mankas. La kvar blankaj aŭ interne flavaj sepaloj estas je la bazo kunkreskinta tube. La nur kvar stamenoj estas kunkreskintaj kun la kalikotubo.
La fruktoj estas globformaj ĝis oblongaj, glataj aŭ harkovritaj ŝajnfruktoj (drupoj). Nur la specio Elaeagnus mollis havas flugilojn.
La specioj de eleagnoj nature kreskas en varm-moderaj latitudoj ĝis la subtropikoj de la norda duonglobo kaj unu specio en Aŭstralio. La centro de la specioj estas Azio. En Ĉinujo hejmiĝas ĉ. 67 specioj, el tiuj 55 nur en Ĉinujo.
La genronomo Elaeagnus estis elektita de Carl von Linné en sia verko Species Plantarum el la jaro 1753, kie la specioj Elaeagnus angustifolia kaj Elaeagnus latifolia estis listigitaj. Sinonimo estas Oleaster HEISTER EX FABRICIUS. En la genro Elaeagnus (eleagno) estas ĉ. 45 ĝis 90 specioj. Jen listo de la specioj:
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Elaeagnus, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.