Eksterleĝulo estas homo kiu rompis la leĝon kaj ne plu ĝuas ties protekton kaj garantiojn.
La koncepto estas precipe historia, kaj povas signifi homon oficiale kondamnitan al senprotekta eksterleĝeco kaj kiun oni rajtis eĉ mortigi sen puno, aŭ, pli vaste, ke homo mem elektis vivi ekster la socio kaj malobservi ties leĝojn kaj aliajn normojn.
La plej frua legenda eksterleĝulo estis Robin Hood, verŝajne Robert, Earl of Huntingdon (1160 - 1247). La plej konataj usonaj eksterleĝuloj estis Jesse James (1847 - 1882), Billy the Kid (1859 - 1881), Butch Cassidy kaj Sundance Kid, same kiel Bonnie kaj Clyde.
La aŭstralia krimulo Edward "Ned" Kelly (1854 - 1880) sukcese kontraŭstaris en 1880 kiel la Fera Eksterleĝulo (The Iron Outlaw) la pafadojn de la policistoj, ĉar li estis ekipita, remburita per plugila ŝtalo. Sur germana areo, fifamis Johannes Bückler (1777 - 1803). Carmine "Donatello" Crocco (1830 - 1905) rabis ĉe suda Italio dum la epoko de la unuiĝo de Italio, kio sufiĉas por ricevi la alnomon "Napoleono de la banditoj".
Kelkaj eksterleĝuloj inspiris/inspiras filmigon, eternigon, aventurigon de ties vivoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Eksterleĝulo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.