Ekstera efiko en ekonomio estas la nekompensita efiko (plej ofte damaĝo) de ekonomiaj decidoj (de la produktanto aŭ konsumanto) je la nepartoprena tria flanko.
La negativaj eksteraj efikoj estas nomataj kiel eksteraj kostoj kaj la pozitivaj kiel eksteraj utiloj. Ekstera efiko signifas, ke tiuj efikoj ne aperas sur la merkato en prezo de la varo.
Negativa ekstera efiko havas precipe en la energioproduktaj industriaj branĉoj kaj la trafiko. La efiko trafas precipe la medipoluadon (aero, grundo, grundoakvoj) kaj trouzon de la teraj resursoj.
La intereso de la firmaoj estas eksterigo de la kostoj (plej ofte je medio), dum la intereso de la socio estas la internigo de la kostoj.
Agado Produktado | Agado Konsumo | |
---|---|---|
Agado />Produktado, malavantaĝoj | industria riverpoluado malpliigas fiŝkaptajn rezultojn | industria riverpoluado detruas baneblecojn |
Efikoj Produktado, avantaĝo | Baraĵlago por elektroproduktado, protektas agron pro inundo | Baraĵlago iĝas ripozeja celo |
Agado Konsumo, malavantaĝo | Skiantoj detruas herbejon | cigareta fumado damaĝas sanon de nefumanto |
Agado Konsumo, avantaĝo | ĉasado kreskigas agrikulturan rikolton | florbedo plezurigas la okulojn |
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Ekstera efiko, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.