La European Organisation for the Safety of Air Navigation (Eŭropa organizo por la Sekureco de Aero-Navigacio), ofte konata kiel Eurocontrol aŭ Eŭrokontrol, estas internacia organizo laboranta por realigi sekuran kaj certan aertrafikan administradon en tuta Eŭropo.
Fondita en 1960, Eŭrokontrol nuntempe havas 41 membroŝtatojn kaj havas ĉefsidejon en Bruselo, Belgio. La organizo laborigas ĉirkaŭ du mil homojn kaj funkciigas kun jara buĝeto de pli ol kvincent milionoj da eŭroj.
Eŭrokontrol | ||
---|---|---|
internacia organizaĵo | ||
Komenco | 1960 vd | |
Geografia situo | , 4° 25′ 50″ O 50.88384.4306550° 53′ 2″ N, 4° 25′ 50″ O | |
Lando(j) | Belgio • Nederlando • Luksemburgo • Francio vd | |
Sidejo | Bruselo | |
| ||
| ||
Agareo | air traffic management | |
Membro de | Single European Sky ATM Research vd | |
Posedatoj | SKYbrary vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Kvankam Eŭrokontrol ne estas agentejo de la Eŭropa Unio, la EU delegis partojn de siaj regularoj por ununura eŭropa ĉielo al Eŭrokontrol, igante ĝin la ĉeforganizo por kunordigo kaj planado de aertrafika kunordigo por ĉio el Eŭropo. La EU mem estas subskribinto de Eŭrokontrol kaj ĉiuj EU-membroŝtatoj estas aktuale ankaŭ membroj de Eŭrokontrol. La organizo kunlaboras kun naciaj aŭtoritatoj, aernavigaciaj teleliverantoj, uzantoj de civilaj kaj armeaj aerspacoj, flughavenoj, kaj aliaj organizoj. Ĝiaj agadoj implikas ĉiujn pord-al-pordajn aernavigaciajn servoperaciojn: strategia kaj taktika fluadministrado, regilotrejnado, regiona kontrolo de aerspaco, sekurec-dissekcitaj teknologioj kaj proceduroj, kaj kolekto de aernavigaciaj aferoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Eŭrokontrol, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.