La dua maroka krizo aŭ Agadir-krizo okazis en 1911 pro forsendo de la germana militŝipo SMS Panther al Agadir, post kiam francaj trupoj okupis Fès kaj Marrakeŝ.
La ŝipo alvenis la 1-an de julio 1911 kaj sekvis ĝin post du tagoj du aliaj ŝipoj (SMS Berlin, SMS Eber). Celo de la germana agado estis forpreno de koloniaj teritorioj disde Francio al Germanio kiel kompenson ro la franca regado pri Maroko, kiel sekvo de la unua maroka krizo. La minacoj kiel sendo de militŝipo Panther devis doni la necesan premon.
Grand-Britio kredis erare, ke celo de Germanio estas establo de flota bazo en Agadir kaj de tie minaci la gravegajn ŝipajn liniojn de Britio al Egiptio kaj Hindio. Tiutempe, la germana-brita armiliza konkurado estis sur pinto, la rilatoj inter la du landoj estis tre streĉaj. La celo de Germanio estis nur premefiki je Francio. La germana registaro – gvidata de imperia kanceliero Theobald von Bethmann Hollweg – ne taksis grava konsulti aliajn koloniposedajn landojn, kio kondukis al miskompreno. Pro tio, Britio ekapogis Francion kaj kiu lando tiel ne olis cedi. La tiel izolita germana imperio minacis per milito, fakte ne volis tion riski. La milit-ekscitita germana publiko akuzis la imperieston Vilhelmo la 2-a je malkuraĝeco kaj la politikistoj akiris publikan popularecon, kiuj volis preventan militon.
La krizon finis la 4-an de novembro 1911 la Maroko-Kongo-traktato, en kiu la Germana Imperio rezignis pri siaj pretendoj en Maroko kaj estis kompensita per parto de la franca kolonio Franca Ekvatora Afriko (Novkameruno). La teritoria gajno estis nur eta parto de tiu, kiun deziris la germana imperio. Pro la krizo, pligraviĝis la eksterpolitika izolado de la Germana Imperio en Eŭropo.
La SMS Panther stacionis en Kameruno kaj estis survoje al Germanio. Por plenigi la karbostokon, ĝi haltis – je propono de la eksterafera buroo – en la maroka urbo Agadir, fore de la francaj operaciaj areoj en Casablanca aŭ Mogador.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Dua maroka krizo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.