Du mil vortoj (plena nomo Du mil vortoj, kiuj apartenas al laboristoj, agrikulturistoj, oficistoj, artistoj kaj al ĉiuj) estis unu el du plej signifaj dokumentoj de Praga printempo 1968.
Dum Agada programo de KPĈ estis alvoko al reformo de la komunista partio, Du mil vortoj estis iniciatoj, kiuj iris malantaŭ kadro de Akcia programo. Gvidantaro de Komunista partio de Ĉeĥoslovakio rifuzis ilin kaj pli poste, en la periodo de la t.n. politika normaligo ĝi markis la dokumenton Du mil vortoj kiel kontraŭrevolucia.
Dva tisíce slov, které patří dělníkům, zemědělcům, úředníkům, umělcům a všem | |
---|---|
manifesto • ĵurnalisma artikolo | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Ludvík Vaculík |
Lingvoj | |
Lingvo | ĉeĥa lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 27-a de junio 1968 |
La dokumento estiĝis laŭ iniciato de laboruloj de Ĉeĥoslovaka akademio de sciencoj. Temis pri aktivigo de la ĉeĥoslovaka publiko kontraŭ senĉese videbla premo de soveta gvidantaro kontraŭ reformaj ŝanĝoj en la lando. Kiel manifesto verkis ilin la reforma komunista verkisto Ludvík Vaculík. Teksto aperis la 27-an de junio 1968 en Literární listy (Literaturaj folioj) kaj en ĵurnaloj Práce (Laboro), Mladá Fronta (Juna fronto) kaj Zemědělské noviny (Agrikultura ĵurnalo). La manifeston subskribis centoj da personecoj de la publika vivo kaj pli ol cent mil civitanoj.
En la 70-aj jaroj, en la periodo de la t.n. normaligo, oni estis persekutitaj pro konsento kun tiu ĉi manifesto.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Du mil vortoj, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.