Dromo estas kurejo aŭ veturejo, tio estas instalaĵo konstruita por kurkonkurenco de vehikloj, atletoj, aŭ animaloj (ekz.
por ĉevalvetkuro aŭ levrelkurado). Depende el la tipo de kuranto, oni povas paroli pri hipodromo, aŭtodromo ktp.
Dromo povas ankaŭ havi grandajn spektantejojn, ĉefe en famaj eventoj aŭ vetkurejoj. Dromoj estas uzataj ankaŭ por la studo de animala movado. Kelkaj aŭtokurejoj estas nomataj ankaŭ rapidejoj. Ĉiu diferenca tipo de kurejoj postulas diferencajn teknikajn kondiĉojn, kiaj planko aŭ grundo, larĝo, longo ktp.
Francisko Azorín fokusigas al aspektoj de arkitekturo kaj urbanizado kaj tiele laŭ li dromo estas Avenuo kun skulptaĵoj ambaŭflanke. Tia de Luksoro ĝis Karnako mezuris 2 km. k. havis milojn da sfinksoj. Kaj li rezervas la koncepton de kurejo al hipodromo. Kaj li indikas etimologion el greka dromos, kaj de tie la latina dromos. Li referencas ankaŭ la terminojn hipodromo, kiel kampo pretigita por rajdantaj ekzercoj, por ĉevala vetkuro; aerodromo, ejo por manovri aviadilojn; velodromo, loko por ciklaj sportoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Dromo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.