Constanța estas distrikto (rumane județ) en la sud-orienta Rumanio, en la provinco Dobroĝo, ĉe Nigra Maro.
Ĝia ĉefurbo estas Konstanco. Laŭ la stato de 2021 en la distrikto vivis 655 997 loĝantoj sur areo de 7 071 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 93 loĝantoj/km².
Distrikto Constanța | |
---|---|
distrikto | |
Ĉefurbo | Konstanco (Rumanio) |
Regiono | Dobroĝo |
mallonge | CT |
Telefono | +40×41... |
Areo | 7 071 km² (8-a rango) |
Loĝantaro | 655 997 (stato de 2021, 5-a rango) |
Loĝdenso | 93/km² |
La signo × en la telefona prefikso estas 2 aŭ 3, depende de la kompanio | |
Najbaroj: oriente: Nigra Maro; sude: Bulgario; okcidente: distriktoj Călărași kaj Ialomița; norde: distriktoj Brăila kaj Tulcea.
Distrikto Constanța estas la plej urbeca de Rumanio. El 715.151 loĝantoj 506.458 vivas en urboj, tio estas pli ol 70 %. Interalie pro tio la distrikto donas la plej altan kontribuon al la malneta enlanda produkto de Rumanio, nome 17,4 miliardojn da leoj jare. Per areo de 7071,29 km² ĝi havas la 8-an lokon laŭ areo inter la rumanaj distriktoj; laŭ la loĝantaro la 5-an.
La distrikto Constanța havas 3 urbegojn, 9 urbojn kaj 58 vilaĝojn:
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Distrikto Constanța, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.