Diego DURÁN (Sevilo, 1537 – 1588) estis hispana historiisto kaj dominikano konata ankaŭ kiel fray Diego Durán, verkisto de unu el la unuaj verkoj pri diversaj aspektoj de la socio de meksikoj (aztekoj), por kio li studis la naŭatlan kaj konsultis nombrajn gravajn originalajn atestilojn, kaj parolaj kaj skribaj.
Diego Durán | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1536 en Sevilo |
Morto | 30-an de novembro 1587 (51-jaraĝa) en Meksikurbo |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Okupo | |
Okupo | historiisto • verkisto • misiisto |
Verkoj | Codex Durán |
Lia plej grava verko estas la Historia de las Indias de Nueva España e islas de Tierra Firme, foje referencita kiel Kodekso Durán; ĝi estis eldonita por la unua fojo en variaj volumenoj inter 1867 kaj 1880 pro la intereso de la meksika politikisto José Fernando Ramírez por elhavi tiun manuskripton el la Nacia Biblioteko de Hispanio. Durán verkis tiun Historion post realigi detalan esploradon en parolaj fontoj, kodeksoj kaj diversaj atestiloj, kiujn ili komparis por havigi version pravan pri la informo pri la meksikoj kaj ties samtempuloj. Simile al tiu de Bernardino de Sahagún, la verko havis antropologian celon, nome koni rekte la kutimojn kaj tradiciojn de la popoloj de Mezameriko, enhavante el desegnoj, al studoj pri la lingvo, mitoj kaj legendoj, dioj, funebraj ritoj, kulturo, kuirarto kaj socia kaj politika organizadoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Diego Durán, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.