La deveno de lingvo de homoj estas vaste diskutita temo.
Malgraŭ tio, estas neniu interkonsento pri la origina deveno aŭ aĝo. La empiriaj indicoj estas limigitaj, kaj multaj sciencistoj daŭre rigardas la tutan temon kiel netaŭgan por serioza studado. En 1866, la Societo pri Lingvistiko de Parizo eĉ malpermesis debatojn pri la temo, kaj tiu malpermeso restis influa en granda parto de la Okcidento ĝis malfrue en la 20a jarcento. Nuntempe ekzistas pluraj hipotezoj pri kiel, kial, kiam, kaj kie lingvo supozeble ekaperis. Ŝajne estas malpli da interkonsento pri la afero nun ol estis antaŭ cent jaroj, kiam la teorio de Charles Darwin pri evoluismo kaj natura selektado provokis hastajn spekulojn pri la temo. Pro tio komence de la 1990-aj jaroj, tamen, kreskanta nombro de profesiaj lingvistoj, Wiki Esperantoarkeologoj, Wiki Esperantopsikologoj, Wiki Esperantoantropologoj, kaj aliaj provis trakti per novaj metodoj tion, kion oni foje konsideras "la plej malfacila problemo en scienco".
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Deveno de lingvo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.