Der gute Mensch von Sezuan (germane, prononco , en Esperanto la bonulo de Siĉŭano) estas teatraĵo verkita de la germana teatra praktikisto Bertolt Brecht, kunlabore kun Margarete Steffin kaj Ruth Berlau.
La verkado de la teatraĵo komenciĝis en 1938, sed ne finiĝis ĝis 1941, dum la aŭtoro estis en ekzilo en Usono. Ĝi unue estis prezentita en 1943 ĉe la teatrejo Schauspielhaus de Zuriko en Svislando, kun muzika partituro kaj kantoj de svisa komponisto Huldreich Georg Früh. Hodiaŭ la komponaĵo de Paul Dessau de la kantoj de 1947 ĝis 48, rajtigita ankaŭ de Brecht, estas la pli konata versio. La teatraĵo estas ekzemplo de la "ne-aristotela dramo" de Brecht, drameca formo intencita esti enscenigita per la metodoj de epopea teatro.
Der gute Mensch von Sezuan | |||||
---|---|---|---|---|---|
literatura verko | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | Bertolt Brecht | ||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | germana lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Eldondato | 1943 | ||||
Ĝenro | dramo • epika teatraĵo | ||||
Loko de rakonto | Siĉuano | ||||
| |||||
La teatraĵo estas parabolo en fikcia ĉina urbo de la provinco Siĉŭano, tio signifas, ke la fikcia ĉina urbo reprezentu ĉiujn lokojn, kie homoj estas ekspluatataj de homoj. Al la antaŭparola komento aldoniĝis la instrua deklaro en postaj eldonoj, ke laŭ la opinio de la strikta komunisto Brecht io tia ne plu okazus en la hodiaŭa Siĉŭano, do en la komunista Ĉina Popola Respubliko.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Der gute Mensch von Sezuan, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.