Der Fuehrer's Face (La vizaĝo de la Führer, origine titolita Donald Duck in Nutzi Land) estas usona animacia kontraŭ-Naziisma propaganda kurta filmo de 1943 produktita de Walt Disney Productions kaj publikigita ankaŭ en 1943 fare de RKO Radio Pictures.
La kartuno, kiu prezentas Donald Duck en koŝmaro laborante en fabriko de Nazia Germanio, estis farita kiel klopodo por vendi militkuponojn kaj kiel ekzemplo de usona propagando dum la Dua Mondmilito. La filmo estis reĝisorita de Jack Kinney kaj verkita de Joe Grant kaj Dick Huemer laŭ muziko de Oliver Wallace. Tamen, la originala kanto de Wallace nome "Der Fuehrer's Face", en versio de Spike Jones, estis elsendita antaŭ tiu kurta filmo.
Der Fuehrer's Face | |
---|---|
mallonga movbildo | |
Originala titolo | Der Fuehrer's Face |
Originala lingvo | angla lingvo • germana lingvo |
Kina aperdato | 1 jan. 1943, 1943 |
Ĝenro | propaganda filmo, komedia filmo |
Reĝisoro(j) | Jack Kinney |
Produktisto(j) | Walt Disney |
Scenaro | Dick Huemer • Joe Grant |
Muziko de | Oliver Wallace |
Produktinta firmao | Walt Disney Company |
Honorigoj | Akademia Premio por la Plej Bona Mallonga Movbilda Filmo |
IMDb | |
Der Fuehrer's Face ricevis Oskar-premion al la Plej Bonkvalita Animaciita Kurta Filmo en la 15a ceremonio de Kinakademiaj Premioj. Ĝi estis la nura filmo de Donald Duck kiu ricevis tiun honoron, kvankam ankaŭ aliaj ok filmoj estis nomumitaj. En 1994, ĝi estis voĉdonita kiel Numero 22a el "la 50 Plej Grandaj Kartunoj" el ĉiuj tempoj fare de membroj de la animacia fako. Tamen, pro la propaganda naturo de la kurto, kaj la priskribo de Donald Duck kiel Nazio (kvankam malvole), Disney forigis la filmon el la ĝenerala cirkulado post ties origina elsendo. Ties unua hejma video publikiĝis en 2004 je la elsendo de la tria tajdo de DVD-oj Walt Disney Treasures.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Der Fuehrer's Face, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.