Seung-Hui CHO (koree: 조승희; 18-a de januaro, 1984 – 16-a de aprilo, 2007) estis la amasmurdisto de la Masakro de Virginia Tech 16-an de aprilo 2007.
Li sinmortigis kiam polico ĉirkaŭis lin.
Cho naskiĝis en Sud-Koreio kaj enmigris Usonon kun siaj gepatroj en septembro 1992 dum 8-jaraĝa. Li estis sudkorea civitano kaj laŭleĝa daŭra loĝanto de Usono. Li havis adreson en Centreville, Virginio, komunumo for 50 kilometrojn de Vaŝingtono. Laŭ Virginia Tech, li estis studento tie, studante komercon, ĝis sia fina jaro kiam li fakŝanĝis al anglalingva literaturo.
Laŭ televidaj aktualaĵoj de 17-a de aprilo, Cho forlasis noton kritikantan je "riĉuloj" "diboĉo", kaj "malhonestaj falsuloj" antaŭ ol li murdis du homojn en dormejo 16-an de aprilo 2007. Post du horoj, li transiris la universitato-kampon por kontinui pafadon en pluraj klasĉambroj. Cho sinmortigis per pafilo kiam policoj ĉirkaŭis lin.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Seung-Hui Cho, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.