Grafo Carlo SFORZA (25-an de septembro 1873 en Montignoso di Lunigniana, Italio – 4-an de septembro 1952, Romo) estis itala politikisto, kiu ekzilis dum la itala faŝismo.
Post la dua mondmilito, li havis gravan rolon en la itala politiko.
Carlo Sforza | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de januaro 1872 en Montignoso |
Morto | 4-an de septembro 1952 (80-jaraĝa) en Romo |
Lingvoj | itala |
Ŝtataneco | Italio • Reĝlando Italio |
Alma mater | Universitato de Pizo |
Familio | |
Infanoj | Sforza-Galeazzo Sforza • Konstanty Jeleński |
Okupo | |
Okupo | diplomato • politikisto |
Sforza eklaboris en 1896 en la diplomatia tereno en Kairo, Parizo, Konstantinopolo, Pekino, Bukareŝto, Madrido, Londono kaj Belgrado. Li estis en 1919–20 eksterafera ŝtatsekretaro, en 1920–21 eksterafera ministro, poste ekde 1922 gvidanto de la paziza ambasadejo. Li abdikis post 9 monatoj, ĉar ne volis labori por Benito Mussolini. Poste li vivis en Belgio ĝis 1939 kaj poste en Usono.
Post kolapso de la faŝisma registaro en 1943, li reveturis al Italio kaj agadis en diversaj ŝtataj pozicioj ĝis 1946, kiam li iĝis parlamentano. Li estis eksterafera ministro en 1947 en tria registaro de Alcide De Gasperi. L iabdikis en julio de 1951 pro sanaferoj.
Sforza havis gravan rolon en subskriubo de la packontrakto kaj en tio, ke Italio aliĝis al la Eŭropa Ekonomia Komunumo kaj al NATO.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Carlo Sforza, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.