Burĝigo (aŭ ĝentrifikado kaj ĝentrumigado kiel adaptoj de internacia tre uzata termino kaj reburĝigo kaj (kvartal)elitigo kiel eblaj tradukoj) signifas konverti malnovan kvartalon en pli allloga areo por pli riĉaj loĝantoj, per rimedoj kiel ekzemple remodelanta domojn.
Tamen, domposedantoj tiam pliigas la aĉetprezojn kaj lupagojn de la ĵus novigitaj nemoveblaĵojn; la malriĉuloj ne povas pagi tiujn altajn lupagojn, kaj multaj devas forlasi siajn kvartalojn por trovi aŭ eĉ ne trovi disponeblajn loĝejareojn. Tamen, la malriĉuloj ankŭ povas havi pli facilan aliron al enspezo kaj servoj, ĉar kelkaj studoj sugestas, ke malriĉaj lokanoj loĝantaj en burĝigitaj kvartaloj fakte translokiĝas plej verŝajne malpli ol malriĉaj loĝantoj de ne-burĝigitaj areoj.
En kelkaj grandaj urboj ĉiuokaze, kvartalelitigo okazigis sociajn problemojn, kiel ekzemple en Barcelono kaj Valencio en Hispanio, same kiel en Berlino, Meksikurbo, Varsovio ktp.; la urba transformo allogis pli riĉajn loĝantojn, dum kreis malfacilojn por ĝistiamajn lokanojn. La unua etapo por atingi tiun stadion konsistas en malfaciligo de la vivo de lokanoj, por ke tiuj vole nevole forlasu la areon kaj translokiĝu.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Burĝigo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.