La Blazono de Benino estis adoptita en 1964, post kiam la ŝtato Benino inter 1958 kaj 1960 ekestis post la epoko de franca koloniado kadre de Franca Okcidenta Afriko.
Tiam la nacia simbolo estis ŝanĝita al socalisma emblemo en 1975 kaj la origina blazono estis readoptita en 1990.
Blazono de Benino | |
---|---|
La blazono de Benino | |
Lando: | Benino |
Uzata ekde: | 1964-1975, ekde 1990 |
Ĉe la supro de la emblemo estas la nacia spino kiu konsistas el du kornoj de abundeco kun maizo en la spiko kaj plenigita per sablo. Tiuj estas famaj por stari por prospero. Sub la spino estas ŝildo kiu enhavas la faktan blazonon de Benino.
La ŝildo estas rompita en kvar kvadrantojn. La supra maldekstra kvadranto enhavas kastelon en la stilo de la Sombaoj, reprezentanto de la historio de Benino. En la supra dekstra kvadranto, estas la Stelo de Benino, la plej alta premio de la nacio. Sub ĉi tio estas ŝipo, kiu signifas la alvenon de Eŭropanoj en Benino. En la malsupra maldekstra kvadranto estas palmo-arbo.
La ŝildo estas subtenata de paro de leopardoj, la nacia besto de Benino. Sub la ŝildo estas la moto de Benino ("Kuneco, Justeco, Laboro") en la franca.
La konstitucio de Benino metas la oficialan priskribon de la blazono jene:
En 1975, la Popola Respubliko de Benino (kiel la lando estis tiam nomata) adoptis novan blazonon kiu reflektis la aliĝon de la lando al marksismo-leninismo. La simboleco de la flago estis jena:
Malpli ideologie, eblas interpreti ke la koloroj estis la tradiciaj tutafrikaj koloroj, en kiuj verda simbolas esperon, flava simbolas riĉaĵon kaj ruĝa simbolas kuraĝon.
La blazono ankaŭ havis la inicialojn de la lando: RPB ("Respubliko Popola de Benino").
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Blazono de Benino, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.