La blazono de Aŭstralio oficialiĝis la 19-an de septembro 1912.
Ĝi montras sespartan ŝildon.
Blazono de Aŭstralio | |
---|---|
La ŝtata blazono | |
Uzata ekde: | en 1912 |
La blazono estas vertikale dufoje kaj horizontale unufoje dividita, kun dekorita kadro. En la ses blazoneroj montriĝas la emblemoj de la federaciaj ŝtatoj de Aŭstralio.
Aŭstraliaj teritorioj, kiel la Norda Teritorio aŭ la Aŭstralia Ĉefurba Teritorio ĉirkaŭ la urbo Kanbero, ne estas reprezentataj en la blazono.
La blazonoŝildon portas en naturaj koloroj heraldike dekstre kanguruo, la nacia besto de Aŭstralio, kaj heraldike maldekstre emuo. Ambaŭ bestoj estas tipaj por Aŭstralio kaj ne povas moviĝi malantaŭen. Tio reprezentu la antaŭenpaŝemon kaj progreson de Aŭstralio.
Super la ŝildo ŝvebas la ora stelo de la Commonwealth of Australia, la komunumo de Aŭstralio. La stelo havas sep pintojn, ses por ĉiu el la ses federaciaj ŝtatoj kaj plian por la teritorioj. Sub la ŝildo bildiĝas branĉoj de akacioj, sur kiu kuŝas arĝenta banderolo kun la vorto "Australia" en nigraj majuskloj.
La ora akacio (Acacia pycnantha), en Aŭstralio nomata Golden Wattle, estas la nacia planto de la lando.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Blazono de Aŭstralio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.