Bella Rapoport (naskiĝis la 29-a de majo 1980, Sankt-Peterburgo, Rusio) estas israela kaj rusia intersekca feministo, ĵurnalisto.
Bella Rapoport | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de majo 1980 (43-jaraĝa) en Sankt-Peterburgo |
Lingvoj | rusa |
Ŝtataneco | Rusio • Israelo |
Okupo | |
Okupo | publikigisto • homrajta aktivulo |
Bella Rapoport naskiĝis la 29-a de majo 1980 jaro en Leningrado, en familio de sovetunia militisto. Ŝi repatriĝis en Israelo en 2010 jaro kaj plentempe loĝis en Jerusalemo.
Post sia universitata diplomiĝo, ŝi studis unu jaron en magistrejo de la Eŭropa Universitato en Sankt-Peterburgo, en katedro de antropologio, sekve ŝi unu jaron estis analizisto en katedro de genraj esploroj en fakultato de politikaj sciencoj kaj sociologio, laboras kiel redaktanto. Ŝi publikiĝis en kelkaj eldonoj, kiel Novaja gazeta, Metro, «Афиша Daily», Snob, Colta.ru, «Wonderzine» kaj multe aliaj.
Bella Rapoport subtenas konceptojn de intersekca teorio, korp-pozitiveco kaj pluramemo, pledas por la sveda metodo de kontrolo pri prostituo kaj nuligo de listo de profesioj, kiuj estas malpermesitaj por virinoj en Rusio , ankaŭ subtenas uzadon de feminitivoj.
Aktiveco de Bella Rapoport estis priskribita de kelkaj mediatoj, kiel «OpenDemocracy», BBC, kaj aliaj danaj, svedaj kaj finnaj eldonoj.
Rapoport partoprenis en televida disputo kun Oleg Kaŝin pri misfaroj al virinaj rajtoj en Ĉeĉenio.
Ŝia kolumno «Ordinara seksismo» pri mizogina leksiko en amaskomunikiloj, kiu estis publikita en 2015 jaro, estis kialo de furiozaj disputoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Bella Rapoport, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.