Bedřich TITTL (naskiĝis 1885 - mortis la 25-an de septembro 1929 en la urbo Spálené Poříčí) estis ĉeĥa esperantisto.
Bedřich Tittl | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1885 en Prago |
Morto | 25-an de septembro 1929 (44-jaraĝa) en Spálené Poříčí |
Lingvoj | Esperanto • Ido |
Ŝtataneco | Cislajtio • Ĉeĥoslovakio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Li estis laborejestro en la meblofabriko Heidelmayer en Pilzeno.
Li estis redaktoro de La Progreso eldonata de la Esperanto-Klubo en Pilzeno kaj administrata de František Kavan antaŭ ol ĝi transiris al Prago en 1924. Li zorgis, ke la organo sin turnu ne nur al la enlanda esperantistaro, sed informu ankaŭ la eksterlandon pri la agado de Ĉeĥoslovakio.
La gazeto havis grandajn meritojn pri la reviviĝo de la movado post la unua mondmilito. Ĝia redaktoro Bedřich Tittl dediĉis al ĝi multan zorgon. Li estis tre bona stilisto kaj verkadis multon por sia gazeto. En ĝi aperis kontribuaĵoj de ĉiuj ĉeĥaj kunlaborantoj el la movado. Tamen ŝajnas, ke Tittl estis iom izolita en sia urbo, havante ĉirkaŭ si tre malmultajn lokajn kunlaborantojn. La ĉefa estis František Kavan, kiu administris la gazeton. Formala eldonanto estis la Esperanto-Klubo en Pilzeno. Malgraŭ multa klopodo de la redaktanto la enhavo de la gazeto fariĝis iom griza. Organizajn celojn malutilis la cirkonstanco, ke la sidejo de la gazeto estis ekster la ĉefurbo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Bedřich Tittl, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.