Batalo De Ksiangjang

La batalo de Ksiangjang (en tradicia ĉina, 襄陽之戰; en simpligita ĉina, 襄阳之战; en pinjino, Xiāngyáng zhī zhàn) aŭ batalo de Ksiangfan (en tradicia ĉina, 襄樊之戰; en simpligita ĉina, 襄樊之战; en pinjino, Xiāngfán zhàn) estis serio de bataloj ligitaj al sieĝo de la ĉina urbo Ksiangjang, konsiderata unu de la plej grandaj de la dinastio Song, dum la jaroj 1267 ĝis 1273.

En ĝi, Kublaj Ĥano, mongola imperiestro de la dinastio Yuan, frontis al la ĉina dinastio Suda Songo.

En 1267, la mongola armeo alvenis al la urbo kaj komencis la sieĝon, kio rezultis en malabundo de liveraĵoj por la ĉinaj fortoj: La daŭrigo de la sieĝo okazigis, ke la mongola armeo devis sendi fortojn al la sieĝo kontinue. La lukto konsistis en la ĉirkaŭo de la ĝemelaj urboj Fanĉeng kaj Ksiangjang, en la teritorio de la nuntempa Hubejo, akompanata de konstantaj bataletoj kaj la laŭgrada atako al la ĉinaj defendejoj. La arbara kaj montara tereno kun la tieaj fortikaĵoj malhelpis la uzadon de la tradicia kavalerio de la mongoloj kaj favoris la uzadon de ĉinaj pafiloj kaj kanonoj en la konkero de Fanĉeng kaj de la Song avancejoj de Siĉuano kaj Jueĵu.

Finfine en 1273 la mongoloj uzis katapultojn kontraŭ la muregoj de la urbo, al kio sekvis sukcesaj atakoj kaj la kapitulaco de la urbo, kiu havis strategian kontrolon super la rivero Han. Sekve en 1275 la mongoloj povis eniri en ĉinan teritorion kaj sendi ŝiparon al la rivero Jangzio. Dume Song perdis sian naturajn defendobarierojn. En 1279 la dinastio Song estis finvenkita en la batalo de Jamen, Ĝjanmen.

Tags:

Dinastio SongDinastio YuanKsiangjangKublaj ĤanoSieĝoTradicia ĉina

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Internacia Fonetika AlfabetoDodekanoPlenuma povoTorri di QuartesoloAJakutioRrFrancioVladimir PutinBihar (historia departemento)Mina (Sauda Arabio)NUS-Mezlernejo pri Matematiko kaj SciencoVirina seksa mutiladoDombühlProksimaĵoj ValencioNulesSamtavola komunikadoKladruby (distrikto Teplice)Vato (mezurunuo)Montohotelo GabelbachAlproksimantoNational Center for Biotechnology InformationMerkredoUnua Mondmilito2009TTT-legiloProbal DasguptaJuan Antonio VillacañasBurundoPoŝtmarkoj pri esperantoGamelanoKarlo la 3-a (Britio)JaroVolovanoCarl Davis4-a de apriloDrahanoviceTamtamoLešany (distrikto Benešov)GoogleValencio (provinco)Esperanta alfabeto25-a de aŭgustoIranoGazetoDonaco de CasselsInterreta relajsa babiloAdolf HitlerApriloSankta Kompanio1653Manuel HalvelikUkrainioPrima k-opoPugoUsenet2-OktinoAŭstralioStacidomo de Ilmenau BadSun Microsystems🡆 More