Béla Rácz , laŭ hungarlingve kutima nomordo Rácz Béla estis hungara advokato, politikisto, ĵurnalisto.
Lia origina familia nomo estis Katz ĝis 1919.
Béla Rácz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de julio 1886 en Berettyóújfalu |
Morto | 19-an de oktobro 1945 (59-jaraĝa) en Londono |
Lingvoj | hungara • rusa • angla |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto • pledadvokato |
Béla Katz naskiĝis la 2-an de julio 1886 en Berettyóújfalu, li mortis la 19-an de oktobro 1945 en Londono.
Béla Rácz devenis el juda familio. Li akiris juran diplomon en Reĝa Jura Akademio (Nagyvárad), poste li malfermis advokatan atelieron en la sama urbo. Tiutempe li aliĝis al la socialdemokratoj kaj redaktis ties gazeton. Dum la kalistefa revolucio li estis estro de Bihar (historia departemento), same dum Hungara Sovetrespubliko. En aprilo la rumana armeo okupis la regionon, tial Rácz rifuĝis al Budapeŝto, kie li ricevis gvidantajn postenojn. Depost ĉeso de la sovetrespubliko komence li kaŝiĝis, en 1921 li rifuĝis al Vieno. Li estis tie ĵurnalisto de TASS ĝis Anschluss, poste li rifuĝis al Londono.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Béla Rácz (advokato), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.